Reta trafiko

Reta trafiko, aŭ interreta trafiko estas amplekso de datumoj, transdonataj tra komputila reto dum certa tempodaŭro, kaj ankaŭ tiuj datumoj mem. Kvanto de reta trafiko estas mezurata en retpaketoj, kaj ankaŭ en bitoj, bajtoj kaj iliaj derivaĵoj: kilobajtoj, megabajtoj ktp.

Reta trafiko estas klasifikata je:

  • eliranta (datumoj, irantaj al la ekstera reto);
  • alvenanta (datumoj, venantaj el la ekstera reto);
  • interna (ene de konkreta reto, plej ofte loka);
  • ekstera (ekster konkreta reto, plej ofte interreta trafiko).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search